Manlibro

Mendilo de la kvara, kompletigita eldono de la
Manlibro pri instruado de Esperanto
Mendi la libron
18 €

Manlibro pri instruado de Esperanto

Por bone kaj efike instrui nian lingvon, nia movado bezonas trejnitajn instruistojn, tiajn, kiuj havas pedagogiajn kaj metodologiajn konojn kaj spertojn, informojn pri modernaj metodoj, kiuj konas la plej modernajn lernilojn kaj helpilojn kaj kapablas organizi sian laboron, ĉu ene de la movado, ĉu responde al la postuloj de instituciaj kadroj.

Pro la fakto, ke ne facilas organizi ĉie ĉeestajn trejnadojn, multaj el niaj instruantoj bezonas almenaŭ faklibron kaj subtenon. La nova Manlibro plenumas kaj tiujn taskojn kaj disponigas materialojn ankaŭ por trejnadoj.

Kio novas en la nuna eldono?

Ekde la fino de 2021 la materialo estos konsultebla en la retejo edukado.net, kie rektaj ligiloj kaj kompletigaj materialoj riĉigos la enhavon. Sed ne atendu ĝis tiam, aĉetu nun, legu kaj pretiĝu al ampleksigo de viaj konoj pri la grava metio “instruado”.

Ni esperas, ke vi kunfieros pri tio, ke ankaŭ en Esperanto ni posedas nun altkvalitan faklibron pri instruado de nia kara lingvo.

Diris pri la Manlibro

Jen kion pensas kaj skribis pri la libroj kelkaj el la movado:

Pri la redaktorino

Katalin Kováts (KK) – (1957 – Hungario/Nederlando), filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto, itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Membro de Akademio de Esperanto. Gvidis centon da Esperanto-kursoj kaj trejnseminarioj en diversaj partoj de la mondo, kaj funkciigas la retan trejnkurson RITE. Gvidas la metodikan trejnadon ankaŭ en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Dum jardeko estis vicredaktoro de IPR. Aŭtoro (ankaŭ sub la nomo K. Smidéliusz) de kelkaj lerniloj kaj libroj, ekz. Poŝamiko, kaj Ĉu vi aŭdis, ke …?. Elpensinto kaj realiginto de la programo Ekparolu! kaj la reta ludo RISKO. Gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA, ellaborinto kaj respondeculo pri la novtipaj KER-ekzamenoj. Verkis biografiajn librojn pri Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Konstanta okupo ekde 2000: redaktado de la porinstruista retejo edukado.net.

Elektronika versio

Vi povas ankaŭ mendi elektronikan version de la Manlibro. Ĝi kostas nur 10 €!